texty piosenek, tekst piosenki Tworzenie stron www
Tworzenie stron www
Wesela Wesele Wielkopolska
Wesela Wesele Wielkopolska
monety
monety
Rolnictwo i weterynaria
Rolnictwo i weterynaria
Soczewki Kontaktowe
Soczewki Kontaktowe
INTERMAR - ZEGARKI SEIKO, CITIZEN ...
INTERMAR - ZEGARKI SEIKO, CITIZEN ...
Nowe RadioFotka Rf24
Nowe RadioFotka Rf24
Projektowanie stron Grudzidz
Strony WWW Grudzidz
Tanie projektowanie stron
adwokat,alimenty,pozew,porady prawne,wzory umw
prawnicy,prawo budowlane,rozwd,testy na prawo jazdy,prawo karne
meble kolonialne wrocaw
Porcelana dla kazdego,Bodum i akcesoria,villa italia
porady prawne
prawnicy,rozwd prawo budowlane,rozwd,testy na prawo jazdy rozwd,prawo karne euro 2008 Opisy na GG Szwecja odszkodowania Szkolenie asertywno sukienki Roll up, Stojaki Cyfrowy Polsat - Cyfra Plus Kompresory Owietlenie bingo | projekty domów | Pozycjonowanie strony | prawo jazdy poznań | BLACKJACK 21 wymiana linkami SEO Tools wymiana linkami
Szukaj:



Ostatnio oglądane:
  • Ĉinghaj [eo]
  • Imagen:Wikiversity-logo.svg [nah]
  • Main Page [fr]
  • 그림:Nuvola apps kcmsystem.png [ko]
  • Main Page [pl]
  • Imagen:Commons-logo.svg [nah]
  • Main Page [bg]
  • Main Page [et]
  • Main Page [ar]
  • Main Page [hu]
  • class.dashboard cms.php [doceboCms]
  • Main Page [pt]
  • Specjalna:Allpages [pl]
  • Trinidado kaj Tobago [eo]
  • Tlamācuīlti 7 [nah]
  • Main Page [no]
  • 2008 [nah]
  • Kategorio:Almanako [eo]
  • Āltepētl Mēxihco [nah]
  • Main Page [sk]
  • Tlamahtlācti 31 [nah]
  • Wikipedia:Grafika na medal - propozycje [pl]
  • Portal:Stany Zjednoczone [pl]
  • Portal:Kategorie Główne [pl]
  • Main Page [sv]
  • Main Page [ko]
  • Bild:Nuvola apps kalzium.svg [sv]
  • errors.php [it]
  • Main Page [uk]
  • Imagen:Wikimedia-logo.svg [nah]
  • Main Page [de]
  • Main Page [nah]
  • Portal:Rumunia [pl]
  • Main Page [hr]
  • Ievgueni Malkine [fr]
  • Imagen:2007 14 Nov Chile earthquake.png [nah]
  • Krill [en]
  • Hibernacja [pl]
  • Monoteizm trynitarny [pl]
  • Essex [pl]
  • Owidiusz [pl]
  • Kategoria:Włoscy wolnomularze [pl]
  • John Ronald Reuel Tolkien [pl]
  • Mistycyzm [pl]
  • 2008 GZ111 [pl]
  • Eurytmia [pl]
  • Wokal [pl]
  • Kościół etiopski [pl]
  • Phytoplankton [en]
  • Wybierz język: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en | es | eo | fr | he | hr | it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh
    Historia i autorzy | Źródło tekstu - Wikipedia | Edycja
    Strona jest mirrorem encyklopedii Wikipedia. Oryginalna encyklopedia znajduje się pod adresem wikipedia.org

    Ĉinghajo

    El Vikipedio

    (Alidirektita el Ĉinghaj)
    Saltu al: navigado, serĉo

    Ĉinghajo (Ĉine: 青海, Pinjine: Qīnghǎi) estas ĉina provinco kaj situas en nordoriento de la ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo, okcidenta Ĉinio. Tie estas fontejoj de Jangzio, la Flava Rivero kaj Lancangjiang, tial oni nomas ĝin ankaŭ "fonto de la riveroj". Kun areo de 720 mil kvadrataj kilometroj ĝi okupas la kvaran lokon de Ĉinio. La provinco situas sur altebenaĵo, averaĝe pli ol 3 mil m. super la marnivelo, kaj 54% de ĝia areo en la lokoj 4000-5000 m. super la marnivelo. La ĉefurbo estas Ŝjiningo.

    Enhavo

    [redakti] Geografio kaj natura stato

    [redakti] Naturaj riĉfontoj

    [redakti] Minaĵoj

    Ĉinghajo estas abunda je minaĵoj. Tie oni jam trovis 123 specojn da minaĵoj, el kiuj la rezervokvanto de 50 specoj estas inter la unuaj 10 lokoj de Ĉinio. La mondfama Qaidam estas riĉa je oleo kaj natura gaso. Tie kuŝas 30 sallagoj, kun totala sala rezervokvanto de 70 miliardoj da tunoj.

    [redakti] Akvo-energio

    Ĉinghajo estas avantaĝa pro la hidroelektra fonto en la supra baseno de la Flava Rivero. Tie estas 178 hidroelektrejoj kun totala generatora kapacito de 21.66 milionoj da kW. Tie estas ankaŭ abundo da sunenergio, ventenergio kaj tervarmo.

    [redakti] Gresejo

    En Ĉinghajo naturaj gresejoj estas multaj. Ghi estas unu el la 5 plej grandaj paŝtejoj de nia lando. La totala areo de la gresejoj estas 36.466 milionojn da hektaroj, kiuj konsistigas 50.54% de la totala areo de la provinco.

    [redakti] Sovaĝaj bestoj kaj vegetaloj

    En Ĉinghajo vivas 411 specoj da sovaĝaj vertebruloj. Inter la sovaĝaj vegetaloj oni jam trovis 1 mil specojn da industriaj vegetaloj kaj 680 specojn da farmaciaj. El la 411 specoj da sovaĝaj vertebruloj 21 estas protektataj de la ŝtato kaj 22 -- enlistigitaj en apendiciojn I kaj II de "la Internacia Komerca Traktato pri la Pereontaj Animaloj kaj Vegetaloj".

    [redakti] Turismo

    En Ĉinghajo estas multaj vidindaĵoj, originalaj naciaj moroj sur altebenaĵo, birda insulo en Ĉinghaj-lago, Natura Parko Mengda, landfama lamaisma templo en Huangzhong, islama Moskeo Dongguan, unu el la 4 grandaj moskeoj en nordokcidento de Ĉinio, neĝmonto A'nyemaqen tre taŭga por alpismo kaj turismo.

    [redakti] Medio

    Grunda erozio, trosekeco, reduktiĝo de arbaroj, malboniĝo de la ekologia medio.

    Pro sia situo ĉe la fontejo de riveroj, Ĉinghajo estas tre grava geografie. En la estontaj 15 jaroj ĝi dediĉos grandan atenton al protekto de la ekologia medio kaj batalo kontraŭ grunda erozio ĉe la fontejoj de Yangzi-rivero, la Flava Rivero kaj en la loko ĉirkaŭ Ĉinghaj-lago, trosekeca montregiono en la provinca oriento, akvorezervejo Longyanĝia kaj Qaidam-baseno, al protekto de la naturaj arbaroj, stepoj, sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj, restaŭro de la degenerintaj stepoj kaj akcelo de la kampŝirmaj forstoj, pliigo de la kapablo de akvo-ter-konservado kaj protekto de akvofontoj por ke en la mezo de la 21-a jc. la provinco fariĝos bela loko kun ideala ekologia medio.

    • Loĝantoj: 5.03 milionoj (en 1998)
    • Loĝantara kresko: 1.448% (en 1998)

    [redakti] Nacioj

    En Ĉinghajo vivas 44 nacioj, el kiuj la nacimalplimultanoj konsistigas 44.1% de la tuta loĝantaro de la provinco. Tie de generacio al generacio vivas hanoj, tibet-nacianoj, hujoj, tu-oj, salar-oj kaj mongoloj.

    [redakti] Ekonomio

     

    • Enlanda totala produktovaloro: 22.016 miliardoj da juanoj en 1998
    • Pokapa produktovaloro: 4367 juanoj (en 1998)
    • Financa enspezo: 11.27718 miliardoj da juanoj (en 1998)

    Ĉefaj industrioj estas la agrikultura, hidroelektra, salkemia, nemetala kaj ole-gasa.

    [redakti] Ekstera komerco:

    En 1999 la totala eksporta valoro de la provinco estis 86.86 milionoj da usonaj dolaroj kaj en la pasintaj 20 jaroj la provinco eksportis varojn de 1.64 miliardoj da usonaj dolaroj.

    [redakti] Fremda investo

    Ĝis la fino de 1999 la provinco uzis entute 275 milionojn da usonaj dolaroj. (235 milionoj da usonaj dolaroj elspezitaj por la ŝtataj entreprenoj en Ĉinghajo ne estas enkalkulitaj). La provinco sankciis entute 197 fremdajn entreprenojn kun totala investo de 547 milionoj da usonaj dolaroj. Kaj krome, oni plenumis kaj plenumas fremdajn projektojn kun totala investo de 50.94 milionoj da usonaj dolaroj.

    Ĝis la fino de 1999 la provinco komencis 67 projektojn helpitajn de alilandanoj kun investo de 63.26 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 14 estas plenumataj en 1999. Ili estas Projekto de Sinteza Agrikultura Disvolvo Haidong, helpita de la Monda Nutraĵo-programo; Projekto de Disvolvo de Brutoj kaj Terpomoj en Ĉinghajo, helpita de la Eŭropa Unio; Kvartala Disvolvo helpita de Aŭstralio.

    [redakti] Telekomuniko

    [redakti] Telefonio konduktila kaj senfadena

    Estas kompare progresaj la poŝta kaj komunika instalaĵoj. Per la programregaj telefonoj en Ŝjiningo kaj plejparto de la subprovincoj kaj gubernioj oni povas kontakti ĉiujn lokojn de Ĉinio, 160 landoj kaj regionoj de la mondo.


    [redakti] Trafiko

    [redakti] Fervojoj

    La Lanĝoŭo-Ĉinghaja kaj Ĉinghaj-Tibeta Fervojoj kaj 4 branĉaj, 59 specialaj fervojoj iras de oriente okcidenten en la provinco kun totala longeco de 1300 km. Ghis la fino de 1999 la kapablo de pasaĝera kaj var-transportado atingis 2 milionojn da homoj kaj 5.85 milionojn da tunoj respektive.

    [redakti] Ŝoseoj

    17200 km. La ŝosea reto ligas Ŝjiningo kun la tuta provinco.

    [redakti] Aviado

    Per aviadilo oni povas flugi de Ŝjiningo rekte al Pekino, Urumĉio, Lanĝoŭo, Ŝjiano, Kantono, Ĉengduo, Ŝanhajo, Golmud kaj Lasao.

    [redakti] Projektoj bezonantaj fremdan investon

    Dum 20 jaroj (1980-2000) Ĉinghajo estis tre alloga al alilandaj entreprenistoj, kiuj investis malpez-industrion, tekstiladon, maŝinfaradon, elektronikon, sal-kemian industrion, neferan industrion, agrikulturon, transporton kaj fuelon, el kiuj 60% estas ekspluataj kaj produktaj.


     
    Provincoj kaj Teritorioj de la Popola Respubliko de Ĉinio
    Flago de Ĉinio
    Provincoj: Anhujo (Anhui) | Ĉinghajo (Qinghai) | Fuĝjano (Fujian) | Gansuo (Gansu) | Ĝeĝjango (Zhejiang) | Ĝjangsuo (Jiangsu) | Ĝjangŝjio (Jianĝi) | Ĝjilino (Jilin) | Gŭangdongo (Guangdong) | Gujĝoŭo (Guizhou) | Hajnano (Hainan) | Hebejo (Hebei) | Hejlongĝjango (Heilongjiang) | Henano (Henan) | Hubejo (Hubei) | Hunano (Hunan) | Junano (Yunnan) | Liaŭningo (Liaoning) | Ŝandongo (Shandong) | Ŝanŝjio (Shanxi) | Ŝenŝjio (ShaanxiShenxi) | Siĉŭano (Sichuan) | Tajvano (depostulita) (Taiwan)
    Aŭtonomaj regionoj: Gŭangŝjio (Guanĝi) | Interna Mongolio (Neimenggu) | Ningŝjao (Ninĝia) | Ŝinĝjango (Xinjiang) | Tibeto (Xizang)
    Municipoj: Ĉongĉingo (Chongqing) | Pekino (Beijing) | Ŝanhajo (Shanghai) | Tjanĝino (Tianjin)
    Apartaj administraj regionoj: Honkongo (Xianggang) | Makao (Aomen)


    Komunejo
    La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
    Ĉinghajo sub la gloso Qinghai
    Change language: All | العربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Česky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 한국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 日本語 | Norsk (bokmål) | Polski | Português | Русский | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | Українська | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.9uni (2007) jest husky83 (licencja dla artursin)
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License